Kun iliaj borsaj kapitaloj, kiujn envias eĉ malnetaj enlandaj produktoj, ilia kontrolo pri dissendado de informoj, kaj ilia ĉieesto en socialaj interrilatoj, la usonaj gigantoj de ciferecaj teknologioj ŝajnis fine pli potencaj ol ŝtatoj. Fabriki monon (virtualan) aŭ konkeri la kosmon, ilia apetito por regpovo ŝajnis senlima. La sensacia submetiĝo de la «teknaj» mastroj al s-ro Donald Trump tamen rivelas nudajn reĝojn, dependantajn de politika regpotenco. «Le Monde diplomatique», Februaro 2025.
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/01/article3263.html
Artverko: Honoré Daumier — «Très humbles, très soumis, très obéissans… et surtout très voraces sujets» (Tre humilaj, tre cedemaj, tre obeemaj… kaj precipe tre avide manĝemaj subuloj), 1832.
Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.