Le Monde diplomatique en Esperanto

Auteur(s): Le Monde diplomatique
  • Résumé

  • Ĉiumonate per podkasto, la ĉefartikolo kaj aliaj eltiraĵoj el nia kritika monatgazeto de informoj kaj analizoj. Redaktata en Parizo ekde 1954 kun Esperanta versio ekde 2002, Le Monde diplomatique eldoniĝas en 25 lingvoj, kaj ĝin legas unu miliono da homoj tra la mondo. Ni speciale okupiĝas pri aŭtoritata ĵurnalismo, elstarante sur la ĉiam pli unuforma tereno de la amaskomunikiloj pro nia kritika vidkapablo, profundaj analizoj pri mondaj aferoj, kaj raportoj lumigantaj la staton de nia planedo. La «Diplo» estas sendependa kaj internacia, kun freŝa perspektivo pri la mondo. Vi trovos la tekstojn kaj la ceteron de la gazeto ĉe https://eo.mondediplo.com.

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Le Monde diplomatique
    Voir plus Voir moins
Épisodes
  • Kaj la «teknoj» pente submetiĝis
    Feb 1 2025

    Kun iliaj borsaj kapitaloj, kiujn envias eĉ malnetaj enlandaj produktoj, ilia kontrolo pri dissendado de informoj, kaj ilia ĉieesto en socialaj interrilatoj, la usonaj gigantoj de ciferecaj teknologioj ŝajnis fine pli potencaj ol ŝtatoj. Fabriki monon (virtualan) aŭ konkeri la kosmon, ilia apetito por regpovo ŝajnis senlima. La sensacia submetiĝo de la «teknaj» mastroj al s-ro Donald Trump tamen rivelas nudajn reĝojn, dependantajn de politika regpotenco. «Le Monde diplomatique», Februaro 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/01/article3263.html


    Artverko: Honoré Daumier — «Très humbles, très soumis, très obéissans… et surtout très voraces sujets» (Tre humilaj, tre cedemaj, tre obeemaj… kaj precipe tre avide manĝemaj subuloj), 1832.


    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Voir plus Voir moins
    6 min
  • Balota forĵonglado
    Jan 2 2025

    Pri la balotadoj, kiuj punktis la jaron 2024, ne estis antaŭskribite, ke la prezidanta balotado de Rumanujo havos apartan gravecon. De post 1989 kaj la disfalo de komunismo Social-Demokrata Partio (PSD) kaj Nacia Liberala Partio (PNL), ambaŭ same tiom atlantikismaj kaj poreŭropaj, sin sekvas en regado, kiam ili ne kune regas, kiel okazas nun. Surprizo de internacia amplekso ŝajnis do tute ne probabla. «Le Monde diplomatique», Januaro 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/01/article3263.html


    Artverko: Arthur Segal — «Der Sündenfall» (La falo de la homo), 1920.


    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Voir plus Voir moins
    6 min
  • Ĉio, kio nin disigas
    Dec 22 2024

    Esti senigita de laboro estas malbeno. Tro ofte labori estas sufero, kiam ĝi donas la senton, ke oni dronas en oceano da sensencaj, lacigaj kaj tro multaj taskoj. Ekde la 1980-aj jaroj, la francaj regantoj kontribuis por igi salajrecon sperto de maljusteco, kaj nuntempe firmigas tiun ĉi alternativo: estas tio aŭ nenio. «Le Monde diplomatique», Decembro 2024.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/12/article3259.html


    Artverko: Konstruistoj en la ĉirkaŭurbo Issy-les-Moulineaux de Parizo, Francujo. (Jeanne Menjoulet/CC BY 2.0)


    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Voir plus Voir moins
    12 min

Ce que les auditeurs disent de Le Monde diplomatique en Esperanto

Moyenne des évaluations de clients

Évaluations – Cliquez sur les onglets pour changer la source des évaluations.