Épisodes

  • Kaj la «teknoj» pente submetiĝis
    Feb 1 2025

    Kun iliaj borsaj kapitaloj, kiujn envias eĉ malnetaj enlandaj produktoj, ilia kontrolo pri dissendado de informoj, kaj ilia ĉieesto en socialaj interrilatoj, la usonaj gigantoj de ciferecaj teknologioj ŝajnis fine pli potencaj ol ŝtatoj. Fabriki monon (virtualan) aŭ konkeri la kosmon, ilia apetito por regpovo ŝajnis senlima. La sensacia submetiĝo de la «teknaj» mastroj al s-ro Donald Trump tamen rivelas nudajn reĝojn, dependantajn de politika regpotenco. «Le Monde diplomatique», Februaro 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/01/article3263.html


    Artverko: Honoré Daumier — «Très humbles, très soumis, très obéissans… et surtout très voraces sujets» (Tre humilaj, tre cedemaj, tre obeemaj… kaj precipe tre avide manĝemaj subuloj), 1832.


    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Voir plus Voir moins
    6 min
  • Balota forĵonglado
    Jan 2 2025

    Pri la balotadoj, kiuj punktis la jaron 2024, ne estis antaŭskribite, ke la prezidanta balotado de Rumanujo havos apartan gravecon. De post 1989 kaj la disfalo de komunismo Social-Demokrata Partio (PSD) kaj Nacia Liberala Partio (PNL), ambaŭ same tiom atlantikismaj kaj poreŭropaj, sin sekvas en regado, kiam ili ne kune regas, kiel okazas nun. Surprizo de internacia amplekso ŝajnis do tute ne probabla. «Le Monde diplomatique», Januaro 2025.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/01/article3263.html


    Artverko: Arthur Segal — «Der Sündenfall» (La falo de la homo), 1920.


    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Voir plus Voir moins
    6 min
  • Ĉio, kio nin disigas
    Dec 22 2024

    Esti senigita de laboro estas malbeno. Tro ofte labori estas sufero, kiam ĝi donas la senton, ke oni dronas en oceano da sensencaj, lacigaj kaj tro multaj taskoj. Ekde la 1980-aj jaroj, la francaj regantoj kontribuis por igi salajrecon sperto de maljusteco, kaj nuntempe firmigas tiun ĉi alternativo: estas tio aŭ nenio. «Le Monde diplomatique», Decembro 2024.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/12/article3259.html


    Artverko: Konstruistoj en la ĉirkaŭurbo Issy-les-Moulineaux de Parizo, Francujo. (Jeanne Menjoulet/CC BY 2.0)


    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Voir plus Voir moins
    12 min
  • La eŭropa skraptapiŝo
    Dec 1 2024

    Ĉu eblas samtempe brustoŝveli kaj ventrodanci? Laŭ arta vidpunkto, tio estas malkonsilinda: brusta rigideco malhelpas pelvan flekseblecon, kaj rezultas malgracia movo, kiu iom ridindigas la faranton. Laŭ diplomatia vidpunkto la rezulto ne estas pli konvinka. La eŭropaj regantoj, kiuj akceptis la elekton de s-ro Donald Trump per miksaĵo de fanfaronado kaj omaĝeco, baldaŭ konstatos tion. «Le Monde diplomatique», Decembro 2024.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/12/article3253.html


    Artverko: Francisco de Goya. — «El rapto de Europa» (La rabo de Eŭropa), 1772.


    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Voir plus Voir moins
    6 min
  • «Danĝera ideo»
    Nov 8 2024

    Malabundo: tiu metodo estas tiel misfamiĝinta, ke oni ne plu aŭdacas diri ĝian nomon. La franca registaro do aludos «buĝeton por reĝustigo», «por respondecemo», «por vero». Tiel ĝi revenas. Ne kiel ŝokterapio, sed iom post iom, diskrete, preskaŭ honte. «Le Monde diplomatique», Novembro 2024.


    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/11/article3245.html


    Artverko: Edmond Allouard. — «Ruines de la Cour des comptes: la salle des fêtes» (Ruinoj de la Revizora Kortumo: la aranĝejo), ĉ. 1875.


    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Voir plus Voir moins
    6 min
  • Oktobro, tempo de reviziismo
    Oct 6 2024

    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/10/article3236.html


    Tiel la historio estas abunde manipulata. Ĝi pravigas militojn, senkvalifikas kontraŭulojn, kunveldas kolektivajn identecojn. Ĉiu povas tion kaŝi, reskribi, distordi, en ĝi elhaki analogion, referencon ekde kiam ili komfortigas demonstradon. Por kontraŭagi la dominantan pensadon daŭre necesas duobla laboro. Ĉar eĉ antaŭ ol montri miskonatan vidon al la pasinteco, necesas forigi la kliŝojn kiuj nebuligas nian klarvidon. «Le Monde diplomatique», Oktobro 2024.


    Foto: Alisdare Hickson, manifestacio en Londono la 9-an de Oktobro 2023 (CC-BY-SA 2.0).


    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Voir plus Voir moins
    26 min
  • Okcident-Saharo laŭ la prezidanto Macron
    Sep 22 2024

    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/09/article3226.html


    Per sia decido, la 30-an de Julio, agnoski la suverenecon de Maroko super la Okcidenta Saharo per simpla mesaĝo adresita al la reĝo Mohammed-la 6-a, s-ro Emmanuel Macron ne nur simple ignoris la internacian juron, sed ankaŭ serioze tuŝis la delikatan ekvilibron de la francaj rilatoj kun Alĝerio. «Le Monde diplomatique», Septembro 2024.


    Artverko: Paul Klee. — «Versandete Siedelung» (Ŝlima setlejo), 1935.


    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Voir plus Voir moins
    6 min
  • La iluzio de pacigo
    Aug 9 2024

    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/08/article3218.html


    La politikaj gvidantoj estas taskitaj trankviligi la debatojn, mildigi la kontraŭecojn, malvarmigi la pasiojn. Ĉar kiel eblus imagi socion en trankvilo, se oni, ekde kiam oni estas ĉe la pinto de la potenco, ne ŝparas insultojn? «Le Monde diplomatique», Aŭgusto 2024.


    Artverko: Pieter Brueghel la pliaĝa. — «De strijd tussen Vasten en Vastenavond» (La batalo inter Karesmo kaj Karnavalo), 1559.


    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Voir plus Voir moins
    6 min